La vivanta Biblioteko – La Biblioteca vivente (2021)

      Ankaŭ ĉi-jare – kadre de la projekto “Human Library” (t.e. “Homa Biblioteko”) – nia asocio partoprenis en la evento, denove proponante la temojn pri esperantismo kaj veganismo.

         Antaŭpreparitaj pere de kelkaj virtualaj Retaj kunvenoj, la reala evento okazis sabaton, la 8-an de Majo 2021 ĉe “Buonarroti” Biblioteko en Florenco kaj por nia asocio partoprenis en ĝi du florencaj samideanoj, Riccardo (pri veganismo) kaj Massimo D. (pri esperantismo).

        La organizaj manieroj estis la samaj ol la antaŭa fojo: la temoj, personigitaj fare de “vivantaj libroj”, estas fakte homoj, kiujn oni invitis paroli antaŭ iu nekonata “leganto” pri propraj spertoj rilate antaŭjuĝojn, kaŭze de kiuj ili suferis. Kune kun esperantismo kaj veganismo, inter la temoj proponataj ĉi-jare troviĝis la kondiĉo de virino diskriminaciata, la handikapeco, la kondiĉo de “patrino adopta”.

         Rilate al Esperanto aparte, kvankam paroli pri “lingvo persekutata” povas ŝajni strange kompare kun la aliaj temoj (kaj fakte iomete tio estas), estas konate, ke dum la historio de la Dudeka jarcento esperantistoj multe suferis pro la nura fakto, ke ili parolis ĝuste tiun ĉi lingvon. Hodiaŭ, fakte, esperantistoj spertas antaŭjuĝojn ĉefe rilate al la “utilo” de Esperanto, al ties “konkurenco” kun la angla kiel “lingvo internacia”, al la fakto, ke pere de Esperanto oni ne povas amasigi monon, ktp.

         La evento ĝenerale disvolviĝis glate kaj agrable kaj la sperto estis sendube tre interesa, ĉar la unuopaj renkontiĝoj riskis komenciĝi kiel prelegoj sed feliĉe ĉiam finiĝis kiel dialogoj. Ĉiu “leganto” havis fakte duonon da horo je sia dispono kaj li sidiĝis antaŭ la “libro”, dum tiu ĉi komencis malkaŝi sian… enhavon antaŭ li.

         Kiel dirite, por Florenca Esperanto-Asocio temis pri la dua okazo proponi kaj esperantismon kaj veganismon kiel temojn priĵuĝatajn kaj ambaŭ samideanoj eltiris el tiu ĉi sia sperto tre bonan impreson, ĉefe pro tio, ke dum la dialogoj, ĉiu partoprenanto (ĉu li estu “libro”, ĉu li estu “leganto”) renkontiĝis kun homaj emocioj, kun personoj sinceraj (kiuj ne hontis senŝirmiĝi antaŭ nekonatoj), kun veraj historiaj, kun solidaraj sentimentoj. Sperto, konklude, nepre ripetenda.

Massimo D. kaj Info

 

 

         Anche quest’anno – nell’ambito del progetto “Human Library” (cioè “Biblioteca Umana”) – la nostra associazione ha partecipato all’evento, riproponendo i temi sull’esperantismo e sul veganesimo.

         Preceduti da alcuni incontri virtuali avvenuti in Rete, l’evento vero e proprio si è tenuto sabato 8 Maggio 2021 presso la biblioteca “Buonarroti” a Firenze e per la nostra associazione vi hanno preso parte due “samideani” fiorentini, Riccardo (sul veganesimo) e Massimo D. (sull’esperantismo).

         Le modalità organizzative sono state le stesse della volta precedente: gli argomenti, impersonati da “libri viventi”, sono infatti persone che sono state invitate a parlare davanti ad uno sconosciuto “lettore” circa le proprie esperienze in relazione ai pregiudizi, a causa dei quali esse hanno sofferto. Insieme con l’esperantismo ed il veganesimo, fra i temi proposti quest’anno c’erano la condizione della donna oggetto di discriminazioni, la condizione di disabilità, la condizione di una “madre adottiva”.

         In relazione, in particolare, all’Esperanto, sebbene parlare di “lingua perseguitata” possa sembrare strano a confronto degli altri argomenti (e di fatto un po’ è così), è noto che durante la storia del Ventesimo secolo gli esperantisti hanno molto sofferto per il solo fatto che parlavano proprio questa lingua. Oggi, di fatto, gli esperantisti sperimentano pregiudizi soprattutto in relazione all’”utilità” dell’Esperanto, alla sua “concorrenza” con l’inglese come “lingua internazionale”, al fatto che con l’Esperanto non si può accumulare denaro, ecc.

         In generale l’evento si è svolto in maniera scorrevole e piacevole e l’esperienza è stata senza dubbio molto interessante perché i singoli incontri rischiavano di cominciare come conferenze ma si sono sempre fortunatamente conclusi come dialoghi. Ogni “lettore” aveva infatti una mezz’ora a propria disposizione e si sedeva davanti al “libro” mentre questo iniziava a rivelare il proprio… contenuto davanti a lui.

         Come detto, per l’Associazione Esperantista Fiorentina si è trattato della seconda volta di proporre sia l’esperantismo che il veganesimo come argomenti oggetto di pregiudizio ed entrambi i “samideani” hanno tratto da questa loro esperienza un’ottima impressione, soprattutto poiché durante i dialoghi ogni partecipante (che fosse “libro”, che fosse “lettore”) si è incontrato con emozioni umane, con persone sincere (le quali non hanno avuto vergogna nel mettersi a nudo dinanzi a sconosciuti), con storie vere, con sentimenti di solidarietà. Un’esperienza, in conclusione, assolutamente da rifare.

Massimo D. kaj Info