Esperanto Kafejo – Caffè Esperanto

3 junio 2021
La diskuto temas ĉi-vespere pri la pretigota projekto pri organizo de la didaktiko ĉe Florenca Esperanto-Asocio. La baza ideo estas starigi lernejon tre precize organizatan, kaj per kotizoj kaj per finaj ekzamenoj kaj per deviga partoprenado en plurajn proponaĵojn. Dum la hodiaŭa renkontiĝo oni fakte daŭrigas proponi novajn ideojn kaj oni parolas pri konkretaj ekzemploj (kiaj instruado en partatempa prezenco aŭ propono pri provperiodoj senpagaj).
Kelkaj programeroj permesas krei “ĉambrojn” por organizi plurajn kursojn samtempe, sed tiu solvo estas aktuale tro multekosta. Tamen verŝajne aliaj iloj estos uzeblaj.
Carla parolas poste pri la mona situacio de nia asocio. Nia asocio nuntempe ne plu apartenas al la “tria sektoro”, ĉar burokrataj problemoj ne permesas tian administradon. Oni ne povas ricevi monon, krom kiel donacon. Ĉi tiu estas grava afero, ĉar oni ne scias, kiel oni povas starigi kotizon por partoprenado en kursoj. Oni pensas demandi FEI-on pri tio ĉio.
Riccardo asertas, ke la nova projekto pri didaktiko fakte revolucios ĝisfunde la didaktikajn metodojn kaj ke, ĝuste pro tio, la problemo pri mono kaj enspezoj estas tute kaj grave repriprensenda.

27 majo 2021
Carla malfermas la kunsidon parolante pri la legado, kiun oni faris en la lasta renkontiĝo de la memregata grupo. Oni legis el la libro “La Manifesto por la Tero” tekston, kiu temas pri la tiel nomata “profunda ekologio. Pli specife Carla diras, ke la eldonisto skribas, ke en ĉi tiu eldono oni volas kunligi profundan ekologion (konsiderata kiel utopio) kun Esperanto kaj homaranismo, konsiderataj kiel utopioj elpensitaj de Zamenhof. Carla trovas tiun kunligon inter la du konceptoj tre interesa.
Riccardo aldonas, ke utopio estas celo por atingi. Por ni tamen, kiuj faras ion por ĝi kaj pere de ĝi, Esperanto tute ne estas utopio: ĝi estas ĉiutaga laboro, ĉiutaga engaĝiĝo. Ĉiuj havas ereton por fari: ĉi-rilate oni devas demandi sin, kion oni faras.
Enrico substrekas la fakton, ke utopio estas io plene ne atingita.
Carla citas poste kelkajn liniojn el la verko legita, en kiuj oni parolas pri utopioj kaj filozofaĵoj.
Riccardo diras, ke se ni renkontiĝas parolante Esperanton, ni jam agas per ĝi: do, se eĉ la lingvo estas utopio, ĝi estas utopio, kiu realiĝas ĉiutage por ni.
Lucia rilatas per kelkaj vortoj al hilelismo, doktino al kiu estis aludate okaze de la legado de la citita libro. Oni parolas iomete pri tiu pensmaniero, kiu tiom profunde inspiris L.L. Zamenhof-on.
Massimo D. parolas pri la propono pri aŭda intervjuo, kiun ĝuste en tiuj tagoj oni faris al li pere de iu centroitala radiostacio kaj en kiun li volonte akceptis partopreni. La intervjuo okazos, kompreneble, en la itala lingvo kaj estos elsendita nur almenaŭ post tri semajnoj depost ĝia registrado. La ĉefa temo de la intervjuo estas la instruado de Esperanto.
Oni parolas denove pri libroj posedataj de kelkaj partoprenantoj: “Konciza etimologia vortaro” de A. Cherpillod kaj “Ilustrita Frazeologio” de S. Fiedler kaj P. Rak. Oni montras tiujn librojn al la tuta ĉeestantaro, citante ion el ambaŭ.
Andrea, fine, parolas pri la ideo de kunloĝado kaj pri rilatanta kurso, en kiu li estas nun partoprenanta. La ideo estas estigi kunloĝadon kun aliaj personoj, sed ne ĉiuj estas konvinkitaj vere vivi tiun sperton. Ankaŭ por esperantistoj tio povus esti ebleco: laŭ Andrea oni povus havi ion pli ol simplan deziron loĝi kune. Ni ne havas nur Esperanton: la plejparto el ni ankaŭ havas samajn idealojn pri aliaj aferoj (ekz. manĝokutimoj) kaj surbaze de tiuj oni povus konstrui ion ĉi-sence.

20 majo 2021
Riccardo komence rapide atentigis la geĉeestantojn pri la fakto, ke okaze de la FEI Reta evento de la pasinta mardo (La grupoj de FEI rakontas mem), la Prezidanto de la Florenca asocio rakontis pri nia historio, citante ankaŭ la asociajn spertojn pri “Esperanta Kafejo” kaj pri malsamaj agadoj.
Poste oni diskutis pri instruistoj kaj instruado ĝenerale: Lucia, kiu prenis unue la parolrajton, fakte rakontis, ke ŝi instruis la anglan lingvon dum multaj jaroj en duagradaj lernejoj kaj Andrea, kiu parolis tuj poste, sciigis la geĉeestantojn pri la fakto, ke li instruis la italan lingvon unue en Germanio kaj poste en Italio.
Ambaŭ parolis pri siaj spertoj kaj pri la metodoj instruaj de ili konataj. Andrea, specife, parolis pri siaj “eksperimentoj” kun la tiel nomata “aŭtentika diktaĵo”, metodo antaŭenigata (almenaŭ antaŭ kelkdeko da jaroj) kaj organizita de DILIT (https://www.dilit.it/it/), kiu estas lernejo pri itala lingvo por fremduloj: laŭ tiu ĉi instrumetodo, oni prenas dialogon en la lingvo lernota kaj aŭdigas ĝin al la lernantoj sen haltigi la paroladon. La lernantoj, kompreneble, ne kapablas reskribi la tutan dialogon jam la unuan fojon sed al ili plurfoje oni aŭdigas la dialogon. Tiamaniere, la metodo de “aŭtentika diktaĵo” estas kiel puzlo: kiam oni faras puzlon, fakte, oni ne prenas hazarde pecojn el la skatolo: oni serĉas unue pecojn kun rekta rando; nur poste oni serĉadas la pecojn, kiuj kongruas kun la unuaj. En la dialogo estas la sama: la lernantoj aŭdas frazon; la unuan fojon ili skribas nur la unuan kaj la lastan vorton de la frazo (la “pecoj kun rekta rando”). De ĉiu sekva frazo oni skribas nur la komencon kaj la finon; poste oni reaŭdigas la tuton kaj la lernantoj povas aldoni unu vorton komence, unu vorton fine. Iuj vortoj estas pli malfacilaj ol la aliaj, kaj sekve oni forlasas ilin.
Tiu metodo estas tre interesa sperto por la lernantoj, ĉar ili aŭdas la tekston kaj reskribas la vortojn sen kompreni ilin. La celo de tiu ekzerco, fakte, ne estas kompreni la signifon de la dialogo, sed lerni korekte skribi kaj alkutimiĝi kun la sonoj kaj la elparolo de la lingvo. Tiamaniere, la instruisto povas tute trankvile eĉ ne koni mem la signifon de la vortoj de la lingvo, kiun li instruas! Estas strange, sed tio povas okazi, ĉar la celo de la diktaĵa ekzerco tute ne estas testi la lingvajn konojn de la instruisto, kiu ankaŭ povas ne traduki la dialogon nek fari ekzemplojn. Estas metodo, kiu iasence spegulas la sperton de la infanoj, kiuj fakte lernas sian propran lingvon silabon post silabo, ne tuj komprenante la signifon de tio, kion ili estas dirantaj.
La metodo do konsistas el pluraj, sinsekvaj ekzercoj kaj la rolo de instruisto estas ĉefe aranĝi la materialojn por la lernantoj. Li havas, kompreneble, sian fontojn, elektas taŭgajn tekstojn, konstante kontrolas la tutan disvolviĝon.
Riccardo aldonis, ke lingvo estas ankaŭ muziko. Kiam oni estas parolate al ni tro rapide, ni estas devigataj haltigi nian atenton nur sur la ĉefajn vortojn, sed se ni ne aŭdas la muzikon de iu ajn lingvo, ni ne povas kompreni bone tiun lingvon. Se do la instruisto mem ne konas la lingvon, tio estas problemo por la lernantoj: fakte nur denasklingvaj instruistoj povas bone instrui la lingvon. Estas ankaŭ pro tiu kialo, ke lingvo elparolata laŭlitere (kiel Esperanto) estas ĝenerale pli facile komprenebla ol lingvo kies elparolado ne kongruas kun ties skribo, sed la naciaj lingvoj malofte estas tiaj.

13 majo 2021
Massimo malfermas la hodiaŭan Kafejan debaton parolante pri sia persona sperto ene de la projekto “Homa Biblioteko” (t.e. “Human Library”), kiu okazis la pasintan sabaton ĉe “Buonarroti” Biblioteko, Florenco.
Li priskribas la temojn, personigitaj fare de “vivantaj libroj”, tio estas homoj, kiujn oni invitis paroli antaŭ iu nekonata “leganto” pri propraj spertoj rilate antaŭjuĝojn kaj kaŭze de kiuj ili suferis. La temoj proponataj estis, inter la aliaj: la veganismo, la kondiĉo de virino diskriminaciata, la handikapeco, la kondiĉo de “patrino adopta” kaj, kompreneble, Esperanto. Kvankam paroli pri lingvo persekutata povas ŝajni strange kompare kun la aliaj temoj (kaj fakte iomete tio estas), estas konate, ke dum la historio esperantistoj multe suferis pro la nura fakto, ke ili parolis ĝuste tiun lingvon. Hodiaŭ oni spertas antaŭjuĝojn ĉefe rilate al la “utilo” de Esperanto, al ties “konkurenco” kun la angla kiel “lingvo internacia”, al la fakto, ke pere de Esperanto oni ne povas amasigi monon, ktp. Pli ĝenerale, laŭ Massimo la sperto sabata estis tre interesa, ĉar tiuj unuopaj renkontiĝoj komenciĝis kiel paroladoj kaj finiĝis kiel dialogoj. Ĉiu “legant(in)o” havis duonon da horo je sia dispono kaj li (aŭ ŝi) sidiĝis antaŭ la “libro”, dum tiu ĉi komencis malkaŝi sian… enhavon. Por Florenca Esperanto-Asocio estis la dua okazo por proponi Esperanton kiel temon priĵuĝatan kaj Massimo eltiris el tiu sia sperto tre bonan impreson, ĉefe pro tio, ke dum la dialogoj ĉiu partoprenant(in)o (ĉu li – aŭ ŝi – estu “libro”, ĉu li – aŭ ŝi – estu “leganto”) renkontiĝas kun homaj sentoj, kun personoj sinceraj (kiuj ne hontas senŝirmiĝi antaŭ nekonat(in)oj), kun veraj historiaj, kun solidaraj sentimentoj. Sperto, konklude, ripetenda, do.
Post tio, Andrea parolas mallonge pri sia hodiaŭa sendaĵo de iu ligilo rilatanta peticion publikan pri “ekovilaĝoj”. Temas ĝenerale pri leĝo, kiun la asocio RIDE proponas cele al la agnosko de “ekovilaĝoj”.
Riccardo (kiu ankaŭ partoprenis – pri veganismo – en la tre interesan renkontiĝon de la lasta sabato kune kun Massimo) konfirmas la vortojn de Massimo kaj substrekas pozitive la fakton, ke por nia asocio temas pri la dua partopreno en ĝia tuta historio. Ĉar Massimo diris, ke lia unua “legantino” sciigis al li, ke nuntempe ekzistas iu viro, kiu parolas pri Esperanto dum la renkontiĝoj organizataj en iu COOP-vendejo, Riccardo multe scivolemas pri tiu afero kaj proponas, ke iu ekkontaktos COOP-kooperativon por sciigi ion pli pri tiu mistera afero. Li ankaŭ diras sin scivolema pri la historio de nia asocio, rilate kiun en niaj arĥivoj certe troviĝos io.

6 majo 2021
Andrea unue proponas etan diskuton pri Reta artikolo (en itala lingvo: https://era.ong/discriminazione-linguistica-inglese-ue-post-brexit-e-italiano-lingua-di-lavoro-europea-draghi-cosa-dice/) rilate la proponon de leĝo pri plurlingveco post la breksiĝo de Anglujo.
Carla raportas pri la diskuto ene de la memregata kurso de la libro “Il Manifesto della Terra” (pri kiu oni legis nur la “Antaŭparolon” kaj malgrandan parton de la “Enkonduko”) kaj pri la decido fare de la grupo mem sin dediĉi al la diskutado pri la nura “Manifesto”. Dum la renkontiĝo hodiaŭa oni ekzamenas la proponon kaj pridiskutas iomete la “Antaŭparolon” de tiu ĉi verko. Carla sendos la “Manifeston” popaĝe al la atento de la Kafejanoj kaj poste oni decidos, ĉu sin okupi pri tio en diskuto. Ĉi-rilate Lucia parolas mallonge pri la bazaj principoj de tiu “Manifesto”, kiujn ŝi trovis nur en itala versio.
Andrea parolas pri Byoblu, televid-elsenda stacio (https://www.byoblu.com/2021/05/05/una-televisione-come-atto-creativo-a-cui-partecipi-il-pubblico-marco-guzzi/), kiu fariĝis nacia televidkanalo ekde la 25-a de aprilo.
Carla parolas pri la hodiaŭa televida elsendo por la studentoj (kies titolo estas “Maestri”, t.e. “Majstroj”), en kiu oni parolis (fare de la tre konata enigmisto S. Bartezzaghi) pri lingvoj artefaritaj: en ĝi oni parolis ankaŭ pri Esperanto. Temis pri elsendo tre interesa, en kiu la parolanto komparis atomojn kun vortojn: la malkompono de la realo laŭ atomoj kreas fakte novan mondon, ĝuste kiel la malkompono laŭ novaj vortoj kreas novajn lingvaĵojn.
Andrea diras ke li estas entuziasma pri la Kafejo kaj ties temoj. Laŭ li, fakte, komence oni ne sciis bone pri kio paroli, sed hodiaŭ oni havas multe da temoj priparolindaj. Ankaŭ pro tio ne estas necese antaŭscii pri kio paroli dum la venontaj renkontiĝoj.
Carla substrekas la fakton, ke ĉiu rajtas ankaŭ silenti dum la Kafeja renkontiĝo kaj ke ne estas necese antaŭprepari sin pri iu ajn temo, se oni ne volas (aŭ ne povas) tion fari.
Massimo konsentas kun Carla, ĉar laŭ li la partopreno en la Kafejon devas pluteni sian karakteron leĝeran, malpezan, ne tro engaĝigan: la risko estas, alikaze, ke la renkontiĝo fariĝos… kurso aŭ leciono.

29 aprilo 2021
Saluton. Hodiaŭ dum nia Kafeja-renkontiĝo post iomete da babilado, Carla informis la geĉeestantojn pri la aĉeto de la libro “Il Manifesto per la Terra” (pri kiu oni parolis okaze de la lasta Esperanta Kafejo), rapide sendita pere de kuriero al nia asocio. La memregata grupo decidis jam komenci la legadon de tiu ĉi libro. Paolo sendis al la grupanoj la komencajn paĝojn de la libro, specife la enhavon kaj la antaŭparolon kaj la unuan parton de la enkonduko. Kian laboron fari super ĝi, la grupo mem decidos poste.
Poste oni parolis pri vakcinado kontraŭkovima-19 kaj ties problemoj kaj rilatantaj ideoj: ĉiu el la gepartoprenantoj esprimas sian opinion prie. Oni parolis ankaŭ pri la monda situacio dum la pandemio nuntempa kaj ĉi-rilate estiĝis viveca diskuto inter la geparolantoj.
Carla informis fine la gepartoprenantojn, ke ŝi skribis leteron al la Direktoro de Boboli-Ĝardeno kaj de Uffizi-Galerio. Ŝia letero akompanis la sendaĵon de la Gvidlibro pri la Ĝardeno de Boboli, kiun Florenca asocio eldonis antaŭ kelka tempo. La unuan parton de la verketo oni ankaŭ legis ene de la memregata grupo kaj oni planas lanĉi iun duan eldonon post atenta relegado (kaj eventuala korektado) de la tuta libreto.

29 aprilo 2021
Saluton. Hodiaŭ dum nia Kafeja-renkontiĝo post iomete da babilado, Carla informis la geĉeestantojn pri la aĉeto de la libro “Il Manifesto per la Terra” (pri kiu oni parolis okaze de la lasta Esperanta Kafejo), rapide sendita pere de kuriero al nia asocio. La memregata grupo decidis jam komenci la legadon de tiu ĉi libro. Paolo sendis al la grupanoj la komencajn paĝojn de la libro, specife la enhavon kaj la antaŭparolon kaj la unuan parton de la enkonduko. Kian laboron fari super ĝi, la grupo mem decidos poste.
Poste oni parolis pri vakcinado kontraŭkovima-19 kaj ties problemoj kaj rilatantaj ideoj: ĉiu el la gepartoprenantoj esprimas sian opinion prie. Oni parolis ankaŭ pri la monda situacio dum la pandemio nuntempa kaj ĉi-rilate estiĝis viveca diskuto inter la geparolantoj.
Carla informis fine la gepartoprenantojn, ke ŝi skribis leteron al la Direktoro de Boboli-Ĝardeno kaj de Uffizi-Galerio. Ŝia letero akompanis la sendaĵon de la Gvidlibro pri la Ĝardeno de Boboli, kiun Florenca asocio eldonis antaŭ kelka tempo. La unuan parton de la verketo oni ankaŭ legis ene de la memregata grupo kaj oni planas lanĉi iun duan eldonon post atenta relegado (kaj eventuala korektado) de la tuta libreto.

22 aprilo 2021
Dum la hodiaŭa Kafeja renkontiĝo Carla prezentis al la ĉeestant(in)oj la hodiaŭan datrevenon, t.e. la “Tago de la Tero”, parolante ĉefe pri la propono de eldonisto M. Soncini, kiu estas ĵus sendinta al nia asocio retpoŝtmesaĝon en kiu li prezentas al ĉies atento la dulingvan libron “Il Manifesto per la Terra – Ecologia profonda ed ecologia linguistica” (Athenaeum Edizioni Universitarie), kiun verkis Ted Mosquin kaj Stan Roweki kaj kiun Nicola Ruggiero tradukis Esperanten. Oni decidas aĉeti unu kopion de la libro por ties legado ene de la grupoj Florencaj.
Carla parolis ankaŭ pri la enketo de Unesko, pri kiu oni jam diskutis kaj la antaŭan merkredon (okaze de la renkontiĝo de la memreganta grupo) kaj ankaŭ ene de la pasinta renkontiĝo de la Kafejo: temas fakte pri enketo rilatanta la tutmondan raporton pri edukado. En ĉi tiu Reteja enketo (sufiĉe facila por plenumi fare de ĉiu aparta koncernat(in)o) oni demandas la kompilant(in)on pri la defioj la plej gravaj en la mondo en la jaro 2050. Ene de la marda grupo oni pridiskutis aparte pri la temo “daŭripov(ec)o”.
Massimo D. enkondukis poste la rezultojn de la prepara renkontiĝo inter la partoprenantoj en la projekto pri “Human Library” (“Biblioteko Homa”) okazinta perrete ĝuste hieraŭ kaj priskribis la malsamajn temojn, kiujn oni alfrontis kadre de diskriminacioj, antaŭjoĝoj kaj kondutoj ankoraŭ tre negative prijuĝataj fare de la plejmulto. Ene de la renkontiĝo antaŭeventa, oni prezentis eĉ Esperanton kiel lingvon antaŭjuĝatan, almenaŭ historinivele. En la sama okazo oni relanĉis ankaŭ la apelacion (proponitan fare de la organizant(in)oj de la evento) al varbado de aliaj personoj por la projekto, t.e. homoj, kiuj dezirus paroli pri aliaj diskriminacioj, kiujn ili mem vivis aŭ daŭre vivas. Estiĝas mallonga diskutado pri diskriminacioj nuntempaj. Ni memorigas al vi, ke la evento okazos la 8-an de Majo ĉe “Filippo Buonarroti” Biblioteko.

15 aprilo 2021
Dum la hodiaŭa Kafeja renkontiĝo oni parolis pri malmultaj aferoj, sed oni ilin alfrontis profunde kaj pasie.
– Riccardo kaj Massimo D. komence resumis pri la lasta virtuala renkontiĝo aranĝita de F.E.I. pri la instruado de Esperanto en Reto dum la pandemio kaj pri koncernantaj homaj rilatoj: sekvis mallonga debato;
– Riccardo prezentis en tre specifa maniero la tutan projekton de Homa Biblioteko (“Human Library”), parolante pri ĝia historio kaj pri la aparta reliefo, kiun tiu iniciato donas al la diskonatigo de iuj specifaj temoj, ofte kunigataj kun antaŭjuĝoj, tabuoj aŭ misagordoj. Longa kaj pasia diskuto sekvis, kun demandoj, klarigoj, ideoj, proponoj.

8 aprilo 2021
Hodiaŭ vespere, ĉe nia Esperanto-Kafeja renkontiĝo, M. Acciai rakontis al ni pri sia nova libro kaj sia laboro kun florenca kantaŭtoro, du tre interesaj temoj pri kiuj ni povos reparoli venontfoje. C. Cenni legis al ni iujn frazojn de la artikolo Captain Fantastik, eldonita en la ĉi-jara unua numero de la revuo L’Esperanto, skribita far ties novan redaktoro Emanuele Regano, en kiu la autoro rimarkigas kiel en la samtitolita filmo Esperanto estas uzata en maniero tute mala ol ĝiaj kutimaj kaj fundamentaj celoj. Ni poste legis la tri unuajn paragrafojn de la Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj, kaj fine parolis pri la tre interesa temo de la homa librejo, pri kiuj ni povos ankoraŭ reparoli.

2 aprilo 2021
Hieraŭ vespere, ĉe nia Esperanto-Kafeja renkontiĝo, C. Cenni parolis al ni pri DanteDì, la nacia tago dediĉita al Dante Alighieri, la dato agnoskita kiel la komenco de lia vojaĝo en la postvivon de la Dia Komedio. La 25-a de marto 2021 estis eĉ pli signifa, ĉar ĝi okazis dum la 700a datreveno de la morto de Dante.
DanteDì ankaŭ estis la temo de la pasinta merkreda de la Memregata Grupo, en kiu estis analizitaj iuj tercinaj de la kvina kanto de la Infero en la traduko de K. Kalocsay, kiu ankaŭ estas, kune kun G. Wahringhien, la aŭtoro de PAG (Plena Ilustrita Gramatiko), la referenca gramatiko de Esperanto antaŭ la apero de PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) de B. Wennergren.
Ni poste parolis longe pri temo, kiu ŝajnis al ni tre grava kaj pri kiu R. Borgioli proponis denove priparoli en la sekvaj kunvenoj de la Memregata Grupo kaj de la Esperanta-Kafejo. La temo, pri kiu A. Vaccari jam atentigis la florentinan esperantistaron dum kelka tempo, koncernas la nunan mankon en Italio de solida informa bazo de esperanta lingvo kaj kulturo, kiu povus ebligi ian pli grandan disvastigon.

25 marto 2021
Hodiaŭ vespere, ene de nia kutima Kafeja renkontiĝo, oni alfrontis plurajn temojn, nome:
– M. Acciai parolis al ni pri sia leciono pri Esperanto, kiun li gvidis en iu meznivela lernejo en Florenco: bedaŭrinde, nur du studentinoj apenaŭ interesiĝis pri la lingvo, sed la iniciato de Massimo estis sendube laŭdinda kaj ni esperas, ke li estonte povos proponi alian aliloke;
– R. Borgioli parolis al ni pri la projekto “Human Library”, kiun kelkaj Florencaj bibliotekoj estas lanĉontaj: iu parolanto (kiu sin proponas en tiu rolo) rolas kiel “vivanta libro” kaj la partoprenantoj kiel la “legantoj”, kiuj kompreneble “serĉas” ion en la libro, kiun ili havas antaŭ si; post duonhora parolado, la partoprenantoj povas fari demandojn al la parolanto pri la temo de la… libro. Unu el la temoj de tiuj “vivantaj libroj” ankaŭ ĉi-jare estos, feliĉe, la esperantismo;
– C. Cenni parolis al ni pri ĝemeligitaj kulturaj interŝanĝoj, fokusigante ĉies atenton sur la proponon de legoklubo, kiun la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo okazigos pri laste aperinta libro de Persa poezio (en la renkontiĝon komunan oni povos partopreni pere de Fejsbuka ligilo);
– M. Desideri parolis al ni pri sia ideo reproponi al la atento de la partoprenantoj la Regularon de la Ligo Internacia de Esperantistoj, interesa dokumento kiun L.L. Zamenhof publikigis en “La Esperantisto” en 1890 kaj kiu estas la unua klopodo por organizi (ankaŭ praktike) la disvastigadon kaj la enkondukadon en la tuta mondo de la lingvo internacia.

 

19 marto 2021
Dum la hieraŭa Kafejo-renkontiĝo oni parolis pri la rolo de Esperanto el la nuntempa lingva kaj socia panoramo, kiun potence regas la angla lingvo ĉiunivele, kiel ĉiu povas tre facile rimarki.
Ŝajnis al kelkaj, ke Esperanto ne tro trafe estis sukcesinta kiel unuigilo de la homaro “en unu grandan rondon familian”, sed ke ĝi tre bone povus sukcesi kiel tuteŭropa (ĉu tutmonda?) helpa lingvo (“nenies unua, sed ĉies dua”), nur se la aktualaj malfacilaĵoj por ties sukceso estos iam ajn solvitaj.
Ĉi-rilate, laŭ kelkaj aliaj la problemoj de Esperanto – kiuj malhelpas ĝian plenan sukceson kiel lingvo internacia fare de ĉiuj konata, skribita kaj elparolata – estas ĉefe kaj politikaj kaj ekonomiaj: nur kiam tiuj bariloj estos supervenkitaj, Esperanto vere povos fariĝi la dua komuna lingvo por ĉiuj, ankaŭ en politikaj kaj sociaj medioj. Sed, kompreneble, solvi la aferon tiucelen ne estas facile.

12 marto 2021
Dum la hieraŭa Kafeja renkontiĝo M.D. rakontis al la ĉeestantaro sian (re)legadon de La Grafo de Monte-Kristo, la ĉefverko de A. Dumas, kiu aperis eĉ en Esperanta traduko ĉe FEL (Flandra Esperanto-Ligo) dum la jaro 2010. La romano estas tre ampleksa (la Esperanta versio atingas, dividita en du volumoj, ion kiel 1185 paĝojn sume!): pro tio (kaj pro la limigita tempo je dispono), Massimo nur skize priskribis la intrigon (sen tro malkaŝi pri ĝi, kompreneble), la malsamajn kialojn pro kiuj la romano estas (liaopinie) nepre legenda kaj donis kelkajn informojn ankaŭ pri la longedaŭra publikigo de la verko (fakte oni ĝin eldonis felietone: tio signifas, ke la tutan verkon Dumas publikigis popece, en sinsekvo de epizodoj, kiuj aperis – unu post la alian kaj semajnon post semajno – sur la ĉefaj revuoj kaj gazetoj de tiutempa Francujo). Ankaŭ pri la aŭtoro, lia vivo kaj lia epoko, Massimo kunpartigis kelkajn aliajn informojn: pri ĉio tio la partoprenantoj aktive kaj fekunde interparolis, aldonante siajn proprajn spertojn pri legaĵoj ĝenerale.
M.D.

11 marto 2021
Pasintan ĵaŭdon A.V. tre lerte sciigis la partoprenantojn pri la problemoj rilatantaj italan inkluzivan lingvon, nome tiuj aspektoj koncernantaj la uzadon de genroj en la lingvo kaj parolata kaj skribata. La temo, ĉefe hodiaŭ, estas tre grava kaj delikata, ne nur rilate lingvajn aspektojn, sed ankaŭ sociajn. La parolado naskis plurvoĉan debaton, tre interesan kaj stimulan.
Hodiaŭ ni estas renkontiĝontoj, tamen ni ne havas ian antaŭe deciditan temon. Se vi deziras, ni atendas vin post proksimume kvarono da horo ĉe nia virtuala Kafejo.
M.D.

26 februaro 2021
Tiu de hieraŭ estis ege interesa renkontiĝo. M.A. fakte parolis al ni pri siaj spertoj kaj konoj pri literatura scienc-fikcio, fako konsistiginta lian tezon magistriĝan.
Kelkaj el ni aldonis siajn proprajn spertojn pri la temo, eĉ plivastigante la debaton per citaĵoj de filmaj produktaĵoj, pli-malpli famaj.
Oni ankaŭ parolis pri iuj ne multe konataj – sed tre interesaj – verkoj italaj, kaj eĉ toskanaj: scienc-fikcio tute ne estas ĝenro nur usona nek nur anglalingva!
La nova rendevuo estas fiksita por la venonta ĵaŭdo, dum kiu A.V. parolos al la geĉeestontoj pri tute ne facila temo, t.e. inkluziva itala lingvo.
Dankon pro via atento kaj al vi ĉiuj mi bondeziras bonan semajfinon!
M.D.

19 februaro 2021
Dum la hieraŭa renkontiĝo Massimo Acciai rakontis al ni pri artefaritaj lingvoj (Ido, Volapuko, ktp) entenataj en libro, kion li skribis antaŭ jaroj. El tiu libro li legis poemon, kiun li skribis en Volapukalingo.
Mi aldonis novaĵojn pri du aliaj lingvoj uzataj pasintempe fare de Judaj (Giudesmo) kaj fare de havenlaboristoj (Libera Lingvo de Havenoj).
Venontfoje, ĵaŭde la 25an, ni parolos pri sciencfikcio.

R.B.

31 januaro 2021
Dum la lasta renkontiĝo, ĉe Esperanto-Kafejo, mi proponis al samideanoj la legadon de du artikoloj ĉe la gazeto “L’Esperanto”, kiun ni ciuj ricevis. Je la paĝo 12 oni pritraktas la ĝemeliĝojn inter urboj. Mi volis scii la urbojn ĝemeligitajn kun Firenze (ili estas 18) kaj ekscii ĉu ili havas Esperantan klubon, kiun nia Klubo povus ekkontakti cele al litera kaj sperteca interŝanĝo. Serĉante, mi remarkis ke nur Reims havas Klubon. Ĉu iu ol vi volus serĉi aliajn informojn?
La dua artikolo, je la paĝo 25, estas amuza ekspozicio, kiu listigas 27 konsilojn por plej bone redakti revuajn artikolojn. Vi observu atente la bildon!
R.B.

17 januaro 2021
Kelkaj el ni ĵus retrovis sin ĉe la unua renkontiĝo virtuala de Esperanto-Kafejo, okazinta ĉi-vespere.
Dank’ al la ĉeesto, inter la partoprenantoj, de samideano Massimo Acciai – kiu prezentis al la ĉeestantoj sian laste eldonitan verkon en itala lingvo “La straordinaria nevicata dell’85” – oni parolis iomete pri la interesa intrigo de la romano mem (pri kiu ni nenion malkaŝos, kompreneble!) kaj tuj poste pri la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento: nome, pri tio, kion ĉiu el ni estis faranta tiutempe, pri niaj memoroj tiutempaj, pri la granda neĝado de la titolo, pri la tiama politika etoso kompare kun la nuntempa.
Rilate la lingvon, oni parolis pri la pronomo “ci” kaj ties uzado.
Mi sume taksas la renkontiĝon tre interesa kaj stimula kaj mi estas kontenta esti partopreninta en ĝin.
M.D.