Memregata Grupo – Gruppo autogestito

2 junio 2021
Diskuto pri administraj aferoj.

26 majo 2021
Lego kaj traduko de selektita peco el verko “La Manifesto por la Tero”.
Kelkaj humoraĵoj.

19 majo 2021
Lego kaj traduko de “Mozart – ĉu sennacieca geniulo?” el la revuo Kontakto n.2 – 2021.
Lego kaj traduko de la rakonto “Mesaĝo el la estonteco” de Andrea Vaccari.

12 majo 2021
Diskuto pri kelkaj administraj aferoj.
Lego kaj traduko de “Blogo pri falsa malsano” el la revuo Kontakto n.2-2021.
Oni legas kelkajn amuzajn humoraĵojn

5 majo 2021
Diskuto pri kelkaj administraj aferoj kiel: pago pri nia sidejo, enregistriĝo, aŭ male, al la R.T.S., estonta socia asembleo.
Lego kaj traduko de la antaŭparolo de la libro “La Manifesto por la Tero – profunda ekologio kaj lingva ekologio”. Fine Alessandro legis amuzan humoraĵon en la itala kaj en sia esperanta traduko; la humoraĵo baziĝas sur miskomprenoj kaj dusencaj frazoj.

28 aprilo 2021
Okaze de la remalfermo de la Ĝardeno de Boboli (poste kovida fermo), ni legas kelkajn paĝojn el nia gvidlibro “Pri la Ĝardeno de Boboli”.

21 aprilo 2021
Lego kaj traduko de la artikolo “Universalaj Kongresoj: kio, kia, kiel? UK Torino 2023”, trovebla en la revuo de UEA “Esperanto”.

14 aprilo 2021
Lego kaj traduko de la letero UEA: “Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto”. Plenigo de la enketilo en kiu la esperantistoj povas esprimi siajn opiniojn pri “La tutmonda raporto pri edukado” de Unesko.

7 aprilo 2021
Legado kaj traduko de la artikolo “Captain Fantastic, ne -esperantista uzo de Esperanto” el la revuo L’Esperanto n.1 – 2021. Analizo de la pluraj tradukoj de la itala vorto “magari” en la artikolo de Renato Corsetti en la sama revuo.

31 marto 2021
Okaze de la unua nacia tago DanteDì (la 25-an de marto) oni legis kaj analizis kelkajn tercinajn de la kvina infera kanto de la Dia Komedio en la traduko de K. Kalocsay. Auskulto de la legado fare de Turone de la komenco de la Dia Komedio en pluraj lingvoj.

24 marto 2021
Lego kaj traduko de la artikolo “Malrapida evoluo en edukado de knabinoj kaj virinoi en Afriko” el la revuo Kontakto n.1 – 2021

17 marto 2021
Legado de la artikolo “Rozkolora utopio” el la revuo Kontakto n.6 – 2020.
Recenzo pri la filmo, kiu aperis ĉe Netflix  en 2020.

10 marto 2021
Legado de la artikolo “La lasta parolanto de la lingvo Chanà” el la revuo Monato n.3 – 2018
Intervuo fare de la reĝisorino Marina Zeising al Don Blas Jaime, lasta parolanto de la Sud-Amerika lingvo Chanà.

3 marto 2021
Legado de la artikolo “Malkovrante la arkeologion de Nord-Eŭropa insularo” el la revuo Monato n.3 – 2018
Pri neolitika vilaĝo, malkovrita sur la ĉefa insulo de la Orkada Arkipelago.

24 februaro 2021
Aŭskultado de la poeziaĵoj tradukitaj de T. Madonna kaj transskribo de “Retroirante” de E. Montale.

17 februaro 2021
Aŭskulto kaj traduko de la parolado de T. Madonna rilate la premiadon al li pro la esperanta traduko de la poeziaĵoj: “Lago” di U. Saba. “Retrocedendo” de E. Montale, “Toccata” de M. Luzi.

10 februaro 2021
Aŭskulto kaj parta transskribo de la kanzono “Al vi, Lugan’, adiaŭ” kantita de G. Molle.

4 februaro 2021
Organiza kunsido.

27 januaro 2021
Organiza kunsido

20 januaro 2021
Legado de la artikolo “Konsiloj por kontribuuntoj al revuoj” el la revuo “L’Esperanto” n.6 – 2020.

13 januaro 2021
Legado de la artikolo “Blogo de loĝanto en paralela mondo” el la revuo Kontakto n.1- 2020.

22 decembro 2020
Humoraĵoj: legado.

15 decembro 2020
Zamenhofa Tago per interreta konekto.

9 decembro 2020
Aŭskulto E. Radioj.

1 decembro 2020
Ĉiutagaj proverboj: legado kaj diskuto.

24 novembro 2020
Aŭskulto E. Radioj.

17 novembro 2020
Unua renkotiĝo: organizado de la laboratorio.