La pseudo-esperantistoj

La du venontaj skribitaĵoj aperis en La Esperantisto, laŭvice en la jaro 1891 kaj la jaro 1893. Temas pri publikaj respondoj aŭ komentoj responde al leteroj  ricevitaj  de Zamenhof.

.

Al la Sinjoro . M-n a G.

Via letero estas subskribita: “Unu el la plej fervoraj amikoj de la lingvo Esperanto!”[1] Fakte mi rememoras, ke foje vi sendas al mi leterojn entenantajn informpetojn pri la situacio de la idealo; tamen neniam vi ankoraŭ skribis kion vi mem faris rilate al ĝi. Fervora amiko de nia idealo rajtas sin difini ne iu kiu simple ĉiam faras demandojn, sed nur tiu kiu laboras favore al nia idealo kaj ĝin disvastigas. Anstataŭ ol demandi ĉiumonate “kio estis farita”, vi devas fine de ĉiu monato demandi al vi mem: “kion mi faris pasintmonate pri nia idealo ?”

*****

Fojfoje oni ricevas el pluraj lokoj leterojn kies enhavo estas pli malpli la sekva, de la sinjoro gnor X, kiu nun estas antaŭ niaj okuloj:

Ekde longa tempo mi ne skribis al vi, kaj vi verŝajne fakte kredas ke mi, iam lerta amiko de la lingvo Esperanto, nun mi forgesis pri ĝi . Se tion vi kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos fervorega amiko de Esperanto mi neniam ĝin forgesos. Tamen, kiam siatempe mi komencis labori por esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj sekve de kiuj, vole nevole, mi lasis min malzorgi atinginte la konvinkon ke nun la mondo ne estas preta por tiu ĉi granda ideo. Plene certu tamen ke, ke ekde kiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj la indiferenteco de la mondo foriros, vi vidos min en la vicoj konsistigantaj la  plej energiajn batalantojn. Skribu al mi kion faris nia idealo ekde kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto  ; kiom da amikoj ĝi havas nun? Kiaj novaj skribaĵoj estas eldonitaj? Se “Esperantisto” ankoraŭ estas publikata, sendu al mi kelkajn numerojn. Tute konsiderante estus bone, se foje vi sendus al mi kelkajn novaĵojn pri Esperanto, por eviti ke mi entute forgesu pri ĝi…..ktp. ktp.

 Geamikoj, kia edifa kaj grandanima pensmaniero, ĉu ne? Kiam post nia nelacigebla, pacienca kaj malfacila laboro nia idealo finfine gajnos, kiam iun tagon ni povos detergi la ŝviton el la frunto kaj, post la senhaltaj bedaŭroj, seniluziiĝoj kaj primokoj, ni povos levi la kapon kaj plezure rigardi la fruktojn de nia laboro, en tiu kazo sinjoro X. Tuj unuiĝos al ni kaj post la venko fariĝos unu el la plej efikaj batalantoj!!! Intertempe, “la mondo ne estas ankoraŭ matura”, kaj pro tio sinjoro X ne povas esti “aktiva esperantisto” ĝis la neebleco eĉ..… aboni persone “Esperantisto”-n, kiun  “havas por li ĉiam fortan valoron”, kaj lian aliĝon al nia idealo li ĝin esprimas petante de ni, kiuj havas tro da libera tempo, foje skribi al li leteron pri la situacio de la afero.

    Ne, gesinjoroj pseudo-esperantistoj! Veras ke, al ĉiu nova kaj utila ideo necesas komence tempon por sin bati kontraŭ grandaj malfacilaĵoj kaj pli aŭ malpli frue ĝi gajnas. Sed kiam dank. Al nia kostanteco la mondo ĉesos resti surda al niaj vortoj kaj nia idealo ĉesos esti “fantazio”, pri kiu la bontono pretendas ke oni ĝin primoku sen esti ĝin pristudata, kiam esperanto estos ie akceptata kaj sankciata, tiam ni ne bezonus pri vi, gesinjoroj pseŭdo-esperantistoj.  

       Vi laboris farante etan provperiodon, kaj kiam tiu ĉi montriĝis dece sensukcesa, vi tuj ĝin abandonis!  Tamen se nia laboro estus pritraktinta tiujn idealojn kies rezulto alportas dankesprimojn, kronataj per granda tuja sukceso, en tiu kazo ni estus facile havintaj unu miliono da homoj kiuj laboris por ni kaj al ni ne estintus necesa via helpo! Vi ĉiuj (via numero jam estas ege granda), kiŭ estas kaŝataj nun kaj atendas, ne promesu unuiĝi al ni kiam la mondo iĝos matura, ĉar tiam al ni ne plu bezonos masonistoj kaj post la venko ne plu necesos al ni helpantoj. Se vi amas nian idealon, bonvolu labori por ĝi hodiaŭ, kiam ĝi necesas pri laborantoj; bonvolu vin bati favore al ĝi nun, ege malfacilan batalon; estu fortaj kaj senkaŝe, kiel granito inter ondoj, aktuale, kiam la nefavoraj cirkonstancoj tion demandas; daŭrigu malavare oferdoni nun, kiam la financaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas la demandon: “esti aŭ ne esti”.

      Kiu ajn nova ideo devas longe sin bati kontraŭ la malfacilaĵoj kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, ĝuantaj la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj, vi laŭŝajne havas eĉ etan ideon de la amara ŝvito per kiu siatempe estas semitaj tiujn ĉi ideojn. Ni, veraj amikoj de la monda lingvo, tion bone scias tre bone, kaj laboras pacience, pacience, pacience,  kaj nék la terura surdeco kiu regas ĉirkaŭ ni, nék la batoj de la sorto kiuj elĉerpas  kuraĝon kaj esperon, kaj kiuj ni renkontas je ĉiu paŝo, forpuŝos nin el nia vojo. Armataj  per tiu fera pacienco kaj konsciaj pri la efiko de nia ideo, ni antaŭeniras malgraŭ la obstakloj kiuj baras al ni ĉiujn paŝojn, kaj ne dubas ke pli aŭ malpli frue ni gajnos. Sed vi, sinjoro X. Kaj milionoj da similaj personoj, kiuj preferas atendi ĝis kiam la ideo nun priridata kaj persekutata fariĝos laŭmoda ideo, atendu do trankvile, sed ne difinu vin esperantistoj. Ni donas batojn kontraŭ la dikega muro troviĝanta inter la popoloj; cent batoj restas sen rezulto, sed oni ne perdas la kuraĝon kaj feliĉas kiam la centunua disrompas matonon kaj feliĉas kiam la centunua disrompas matonon. Tiu lanta klopodado estas teda, sed ne disbatos nin. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj per niaj paciencaj batoj kaj ĝis nun entute kaŝitaj, neatendite manifestiĝos, tiam do la granda murego, minita ĉe pluraj punktoj, surmomente falos akompanata de granda bruego, tiam vi, miopuloj, vi miros pri la maniero laŭ kiu tio ĉi okazis, kiam hieraŭ ankoraŭ la 99% de la murego estis netuŝita; Tiam vi kuros al ni, kaj grandanime helpos nin okaze de la triumfo de la venko, dirante: “ni laboris”. La historio tamen ne restos silenta, kaj distingos inter tiuj kiuj laboris kaj tiuj kiuj atendis.

[1] Dum la unua periodo Zamenhof utiligas la vorton “amikoj  (de nia idealo  )” celante indiki la adeptojn de la lingvo internacia, precipe de esperanto. Post nelonge postsekvos la forĝado de la vorto samideano (el sam-ide-an-o, apartenanto al la sama ideo membro della stessa idea), proponita fare de la franco Louis de Beaufront, difino kiu fariĝos la kutima vorto per kiu sin difinas (kaj estas indikataj) la esperantistoj, grandskale ankoraŭ hodiaŭ.

I commenti sono chiusi.